← Reen al S

PIV · 14386

skol³o

skol3o. Tuto de la disĉiploj de filozofo, verkisto, artisto, sciencisto ktp, kiun ili rigardas kiel sian majstron; aro aŭ sinsekvo de adeptoj de la sama doktrino, principo aŭ afero: la skolo de Epikuro, de Rafaelo, de Rubenso; la Venecia, Bolonja, Pariza skolo de pentristoj; la scienculoj parolas pri skolo klasika k skolo romantika Z; la skolo de la «ne intervenu», de la libera konkurenco, de la direktismo.
skolano. Ano de iu skolo.
skolestro. Majstro aŭ gvidanto de skolo.