PIV 2026 · Artikolo 14387
skolastiko
skolastiko FILO doktrino de la Mezepoko, alkonformiganta la doktrinon de Aristotelo al la katolika teologio.
skolastika
1 apartenanta al la skolastiko.
2 (malŝate) konforma al la kutimoj de skolastiko, t.e. atentanta la formon kaj la vorton pli ol la esencon, kaj neoriginale fiksita en rigidaj tradiciaj kadroj.