PIV · 7622
katolik¹o
katolik1o. Ano de katolikismo 1 aŭ 2: Dio vidas, ke li estas bona katoliko Z.
katolika
1 Rilata al katoliko.
2 Rilata al katolikismo 1 aŭ 2: la katolikaj ceremonioj.
katolikaro. La tuto de la katolikoj 1 aŭ 2.
katolikeco. Aparteneco al la katolikismo 1 aŭ 2.
katolikismo
1 (vs) La kristana religio, bazita sur la dogmaro k ritaro difinitaj de la sep unuaj koncilioj k precipe en la kredkonfeso de Niceo.
2 (ss) La kristana religio, bazita sur la dogmaro k ritaro difinitaj de ĉiuj ĝisnunaj koncilioj, k agnoskanta la aŭtoritaton k neerarivecon de la papo.
malnovkatoliko. Ano de katolika religio, kiu ne agnoskas la neeraripovon de la papo.
romkatoliko. Ano de katolikismo 2.