PIV · 10753
★muzik/o
★muzik/o
1 La arto esprimi sentojn per harmonia aranĝo de sonvibroj: lerni la muzikon; muziko voĉa, instrumenta, konkreta; media muziko (etosokrea, precipe en publikaj lokoj, kontraste kun atente aŭskultinda muziko). ☞ instrumento, muzikskatolo.
2 La tiel aranĝitaj sonoj mem: ĝui belan muzikon; li komprenas predikon, kiel bovo muzikon Z; (f) la muziko de la birdoj.
muzika
1 Rilata al muziko: muzikaj reguloj.
muziki (tr) Aŭdigi muzikan pecon: la popolo muzikis per flutoj X; muziku la gloron de Lia nomo X.
muzikaĵo. Muzika peco.
muzikema. Amanta la muzikon.
muzikigi. Komponi muzikon por teksto: muzikigi poemon de Bodlero, lidon de Heine.
muzikilo. Muzika instrumento.
muzikisto. Homo, kies profesio estas aŭ komponi aŭ ludi muzikon.
ĉambromuziko. Muziko, komponita por malgranda nombro da instrumentoj.
dancmuziko. Muziko, komponita por danco.
filmomuziko. Muziko, komponita por filmo.
preĝejmuziko. Muziko komponita pri religiaj temoj.
scenejmuziko. Muziko, destinita akompani la prezentadon de teatra verko.
svingomuziko. Ĵazo laŭ svingo 2.