← Reen al S

PIV · 14596

★spec/o

spec/o
Aro da estaĵoj aŭ objektoj, havantaj komunajn karakterizajn ecojn: troviĝas ankoraŭ homoj de tiu speco Z; la kokidoj estis fieraj pri la koko, li estis de ilia speco Z; kalcedono estas speco de kvarco; bona speco de pomo; tie oni vidas ĉiajn specojn de bestoj; la tria estis tute de alia speco Z; li estas sola en sia speco Z; li estis strangulo de miriga speco B.
Persono aŭ objekto kiun oni ne povas precize difini, k kiun oni montras nomante ian similaĵon: ĝi havis en si ian specon de flartabako Z; dum la tuta tago estis nur speco de krepusko Z; speco de granda simio ekleviĝis antaŭ mi; (f) la pli junaj rigardis ŝin kun simpatio k kun speco de triumfo sur la vizaĝo Z.
= specio.
speca. Adj., uzata en kunmetaĵoj, por signifi, ke la afero rilatas aŭ apartenas resp. al unu aŭ pluraj specoj: la rano eligis apartspecan kvakadon Z; delikataj fruktoj ĉiuspecaj X; diversaspeca vesto B, literaturo Z; la Alpoj kun la miksospecaj bildoj de arbaroj, akvoj, neĝamasoj Z; vian bruton ne parigu miksospece X; ili uzas nur unuspecajn butonojn.
specigi. Aranĝi laŭ ties speco: la poŝtaĵoj estas specigitaj laŭ la germanaj kursoj Z; la paketojn oni specigis laŭ la loko de difino Z (adreso); specigado de la leteroj nun fariĝas maŝine.
disspecigi. Distribui laŭ la specoj: disspecigi la tipojn de uzita kompostaĵo.
ĉiaspeca. Estanta de ĉiaj specoj: suferi ĉiaspecajn turmentojn Z.
samspeca. Estanta de la sama speco: li diros cent aliajn samspecajn historiojn, kiujn li sonĝis Z; por ia nombro da samspecaj objektoj, kiuj ne estas esence ligitaj inter si Z; samspeculo Z.
siaspeca. Propra al iu aŭ io, ne konfuzebla kun iu, io alia: ia siaspeca varmo fariĝis sentebla sur mia brusto Z; ĝi estis ja siaspeca rimarkindaĵo, ĉar ĝi estis ja estinta en aerostato Z.
siaspeculo. Homo de la sama speco, kiel la koncernato: estas vera ĝuo, kiam oni denove venas al siaspeculoj! Z.
tiaspeca. Analoga, simila: oni minacis ilin per tiaspecaj buĉadoj Z; se ni povas ion tiaspecan elpensi Z; la deziro legi pluajn tiaspecaĵojn Z.
bonspeca, malbonspeca. Konsistanta el (mal)bonkvalita materialo: bonspeca pano Z, arĝento X; tio estis plej bonspeca sango de sorĉistino Z; bonspecaj vestoj Z; al farun’ malbonspeca ne helpos la spico Z.
datenspeco 💻 Speco de dateno en komputila programo: konkreta datenspeco (difinita per la interna prezento k prilaborado); abstrakta datenspeco (difinita kiel aro de valoroj kun operacioj). ĉeno.
diversspeca Z, diversaspeca B. Estanta de diversaj specoj: diversaspeca vesto B.
vortospeco Λ Ĉiu el la kategorioj de vortoj, difineblaj laŭ la sintaksaj funkcioj, kiujn povas alpreni la koncernaj vortoj (subst., adj., verbo, adv., prep. kc).