← Reen al A

PIV · 687

amortiz²i

amortiz2i (tr)
£ Nuligi ŝuldon per regulaj (monataj aŭ jaraj) partopagoj: tiu ŝtata deprunto estos amortizita en dudek jaroj.
£ En la jaraj kontoj de entrepreno aŭ de privatulo, kalkuli la malplivaloriĝon de elementoj de fiksa aktivo laŭ ilia probabla daŭro: la aĉetprezo de aŭtomobilo estas amortizota en kvin jaroj.
(pp laŭtempe sinsekvaj osciloj) Malpliigi la amplitudon laŭ la tempo: amortizita, neamortizita oscilado. atenui.
amortizo. Tiurilata ago, procezo aŭ fenomeno: amortizo de prunto, de ŝuldo; la amortizo de la maŝinaro, de la konstruaĵoj; amortizo de kordvibrado; amortizo de oscilcirkvito.
amortiza. Rilata al amortizo: amortiza rezistanco.
amortizilo. Aparato por amortizi.  skusorbilo.