PIV 2020 · 15227
★ŝuld/i
★ŝuld/i (tr)
1 Laŭleĝe aŭ laŭmore devi pagi al iu per mono aŭ alia rimedo: scii, kiom unu el ni ŝuldas al la dua Z; vi ŝuldas al mi 34 rublojn Z; «Espero» devas nun kalkuli, ke ĝi nun ŝuldas al mi nenion Z; (analoge) ŝuldi unu kostumon al sia tajloro; li ŝuldas ankoraŭ unu labortagon al la mastro. ☞ debeto. ➞ ŝuldatesto.
2 Havi moralan devon kvitiĝi kontraŭ iu, de kiu oni ricevis servon aŭ bonfaron: ni ŝuldas grandan dankon por tiu libro al la laborema redaktoro Z; ŝuldi al iu sian vivon, sian honoron; al lia senlaca laborado ni ŝuldas la tutan kongreson k la ĝojojn, kiujn ĝi alportis al ni Z; ni ŝuldas al niaj membroj klarigon pri nia sinteno en tiu afero.
3 Devi atribui al iu aŭ io rezulton bonan aŭ malbonan: se vi diras, ke al la E-ismo konvertis vin nur tiu artikolo, vi ŝuldas vian konverton al la dirita persono anonima Z; al Nilo ŝuldas Egiptujo sian prosperon; ni ŝuldas al Neŭtono la principon de la gravitado; nur al sia malklereco ŝi ŝuldis siajn malsukcesojn.
ŝuldo
1 Mono, kiun oni ŝuldas: mia familio, al kiu mi povas lasi nenian heredon krom ŝuldoj Z; ĝi enskribu tiun sumon kiel mian ŝuldon Z; la ricevitaj 5 rubloj preskaŭ tute kovris vian ŝuldon Z; mi estos tre danka, se la Grupo Pariza volos sendi al mi sian ŝuldon Z; miaj ŝuldoj kreskadis Z; droni en la ŝuldoj B; li sidas en ŝuldoj ĝis super la ŝultroj Z.
2 (f) Tio, per kio oni devas kvitigi sin kontraŭ servo aŭ bonfaro: (Sin. devo) kian ŝuldon prenas sur sin la firmo? Z; la decido sendi mian Adresaron estas de mia flanko ne ia morala ŝuldo, sed simpla komplezo Z; la filo, laŭ la ŝuldo de infano, funebri (la patron) devas kelkan tempon Z; al li obei estas mia ŝuldo Z; (Sin. respondeco) tiu religia komunumo, en kiu blinde k sen lia ŝuldo metis lin lia naskiĝo Z
ŝulda. Havanta ŝuldon: vi restas al mi ŝulda 2 rublojn Z.
ŝuldanto. Tiu, kiu ŝuldas iun sumon al aliulo: pago de ŝuldanto estas bona en ĉiu kvanto Z; mi ne volas esti ies morala ŝuldanto Z.
ŝuldateco. Stato de tiu, al kiu aliulo ŝuldas dankemon.
ŝuldigi. Ligi per ŝuldo: ŝuldigi sin per kontrakto Z; vi postulis, ke mi blinde ŝuldigu min per kontrakto por ĉiam Z; per tia servo vi ŝuldigos min senlime.
ŝuldigo. Ago de iu, kiu ŝuldigas (sin): la letero enhavas ian proponon, ne ian porĉiaman ŝuldigon! Z; mi kredeble (sed sen ia ŝuldigo) konservos tiun manieron de agado Z.
ŝuldiĝi. Iĝi ligita per ŝuldo: vi ŝuldiĝis al la repago en tri monatoj; per sia subskribo Faŭsto ŝuldiĝis kontraŭ Mefisto; tiele do vi plenumis la ŝuldiĝon de (via) ĵuro! Z.
malŝuldigi. Liberigi je ŝuldo: ni donis al ili prunte monon k grenon; ni malŝuldigu al ili tiun ŝuldon X.
senŝuldigi. Malŝuldigi.
ŝtatŝuldo. Tuto de la pruntoj, kiujn iu ŝtato faris interne aŭ ekstere.
aktiva ŝuldo ✉ Ŝuldo, kiun kreditoro povas postuli.
pasiva ŝuldo. Ŝuldo, kiun debitoro devas pagi.