← Reen al D

PIV · 2821

★dank/i

dank/i (tr)
Atesti per vortoj, ke oni ricevis de iu bonon k ŝatis tiun favoron: mi dankas vin por la prunto Z; mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro Z; mi vin tre dankas Z; ho Dio, mi vin dankas, ke mi ne estas kiel la ceteraj homoj N; estu dankata, ho Sinjoro!; danki al iu pro io B. Vd por Rim. 4.
Esprimante sian ŝaton pri io proponata, tamen rifuzi ĝin akcepti: ĉu iom pli da kafo? – Mi dankas (ne!); por honoro ni dankas, se manĝ’ al ni mankas Z.
Konscii, ke oni havas la moralan devon reciproki al iu ricevitan bonon: ni neniam povos sufiĉe danki por tia favoro; ĉu mi povas danki lin por tio, ke mi estas viro? Z; al la hetmano mi devas danki por la libereco k vivo Z; (f) al tiu ĉi salto mi devis danki mian vivon Z.
Reciproki la ricevitan bonon: ŝi dankis lin per amebria rigardo; (plejofte uzata ironie) kiu regalas per ŝtonoj, tiun oni dankas per bastonoj Z; danki per perfido B; (la vipuro) reviviĝe dankis per dentpiko K.
(evi) = ŝuldi 2: la tutan nian civilizon ni dankas nur al la posedado de lingvo Z.
dank’ al. Neregula prepoziciaĵo, uzata ekde 1891 k esprimanta la kaŭzon de bona efiko; ĝi signifas, laŭ la kuntekstoj, «per», «pere de» aŭ «danke al»: dank’ al Dio! Z; dank’ al la supre montritaj reguloj la lingvo fariĝas eksterordinare facila Z; la vortaro, dank’ al la dismembra konstruo de la lingvo, estas tre malgranda Z.
danko
Vortoj de dankanto: danko de iu al iu pri, pro io; volu akcepti de mi k de mia edzino la plej koran dankon por ĉio, kion vi faris por ni Z; volu transdoni nian koran dankon al Z; koran dankon al vi pro la komplezo B; publika danko Z.
Ago de dankanto: ĉu tio estas danko por la loĝejo? B; jen mizera danko por via nobla gesto!.
Konscio, ke oni devus reciproki la ricevitan bonon: mi akceptas kun danko lian inviton Z.
danka. Konscianta, ke oni ŝuldas al iu reciprokecon pro ricevita servo k preta esprimi per vortoj aŭ pruvi per faroj sian dankon: al s-ro Javal mi estas tre danka por la intenco inviti min al si Z; sendi ian dankan leteron al Z; danka rigardo.
danke
En danka maniero: la cirkuleron mi danke ricevis Z.
(+ -nal) Pro la efiko de: danke la intervenon de tiu vorto Z.
dankema. Ema reciproki la faritan bonon; nature inklina al dankado: li havis noblan k dankeman karakteron; dankemeco estas malofta virto; ĉu tio estas infana dankemeco por patra malsevereco? Z.
dankinda. Meritanta dankon: dankinda donaco; ne dankinde! (ĝentila formulo, por ŝparigi al iu la dankojn).
fordanki
= danki 2.
= abdiki.
nedankema. Ne inklina rememori la faritan bonon k ĝin reciproki.
sendanka
Ne atestanta sian dankon: sendanka al iu pro io; mi enpoŝigis la monon, malvarme k sendanke; tro malfrue ili rekompencos al lia ombro tiun sendankecon, kiun li de kelkaj flankoj suferis Z.
Ne rekompencanta la faritan penon: sendanka laboro Z, grundo.