← Reen al M

PIV 2020 · 9813

★malgraŭ

malgraŭ. Prep., signifanta «neatentante kontraŭstaran ies volon aŭ ian fizikan baron»: vi eliris malgraŭ mia malpermeso; vi pacience eltenis malgraŭ la multaj atakoj k malagrablaĵoj Z; de la momento, kiam ili faras la unuan viziton en E-ujo, ili malgraŭ sia propra volo ĉiam pli k pli entiriĝas al la leĝoj de tiu lando Z; malgraŭ la pluvo da kugloj, li staris.
malgraŭ ke. Subjunkcio signifanta «malgraŭ tio, ke»: estis ankoraŭ sufiĉe varmege, malgraŭ ke la suno staris jam malalte Z. kvankam.