← Reen al D

PIV · 2849

debet³o

debet3o. Tuto de ĉiuj sumoj ŝuldataj de iu al komercisto: via debeto atingas ĝis 1700 dolaroj.
debeti (tr) Enskribi en konton la ŝuldojn de iu: kiam A liveras al B ion sen tuja pago, A debetas la konton de B, ĉar la ŝuldo de B signifas por A (estontan) bonhavon, k la bonhavoj estas metataj debete en konton; alidire oni debetas la klienton per ĉio, kion li ricevas, k oni kreditas lin per ĉio, kion li pagas. krediti.