PIV · 1333
atenu/i
atenu/i (tr) ☐ ⏚ ☇ (pp elektra energio, tensio, kurento) Malpliigi la amplitudon laŭdistance (depende de la longo de konduktilo aŭ de la perdo en aparato). ☞ amortizi.
atenuo, atenuiĝo
1 Procezo aŭ fenomeno, laŭ kiu la elektra energio konsumiĝas survoje en konduktilo pro perdoj, kaŭzataj de rezistanco, kverkonduktanco, induktanco k kapacitanco.
2 🔭 Malpliiĝo de la intenso de radiado pro sorbo de trapasata materio.
atenuilo ⏚ ☇ Aparato, ebliganta malpliigi la amplitudon de elektra signalo.
indico de atenuo. Grando, esprimanta en logaritma formo la kvocienton de enira energio per la elira energio de certa konduktaparato por la tuta longo; simb.: a. ☞ fazo.
koeficiento de atenuo. Grando egala al la kvociento de indico de atenuo per la unuo de longo; simb.: α (alfa).