← Reen al A

PIV · 1332

★atent/a

atent/a. Tenanta sian vidon, aŭdon k intelekton vigle turnataj al iu aŭ io: observi kun atentaj okuloj; atenta lernanto; estu atenta al la preĝo de via servanto X; M. atente ŝin rigardis Z.
atenti (tr)
Teni siajn vidon, aŭdon k intelekton fiksitaj al io: atentu la vorton k komprenu la vizion X; li ne atentos ĉarmon de virinoj X; la juna vidvino eĉ ne atentis lian ĉeestadon Z; atentu min, ho mia popolo! X; atentu la vojon, laŭ kiu vi iris Z; (abs) ho Sinjoro, atentu k agu! X; okulo ne atentas, dorso eksentas Z (la batojn).
Vigle uzi siajn sensojn k menson, por eviti ion: atentu, ke vi ne falu!.
Rigardi ion kiel gravan: atenti konsilon, argumentojn B. konsideri.
atento. Mensa stato de tiu, kiu atentas: dediĉi sian atenton al io; ŝi direktis sian atenton al la du personoj Z; ŝi ne donis eĉ la plej malgrandan atenton al la homo Z; donante nenian atenton al la diversaj personaj deziroj k kapricoj Z; mi rekomendas al via atento la paĝon 308 de la F.K. Z; mi turnas vian atenton sur tion, ke […] Z; esti objekto de ies atento Z; streĉita atento Z; de legado sen atento ne riĉiĝas la prudento Z; infanaĵo inda nenian atenton Z.
atentema. Kutime, nature inklina al atento.
atentigi. Turni ies atenton al io: iliaj disĉiploj atentigis ilin, ke estas jam tago Z; pri tiu cirkonstanco mi insiste atentigas miajn legantojn Z; mi k la infanoj estas kiel signoj k atentigiloj en Izrael X.
malatenti. Tute ne atenti: malatenti la riproĉojn, la kritikojn.
preteratenti. Ne rimarki pro manko de atento: li preteratentis multajn erarojn en sia korektado.
priatenti. Zorgi kun atento pri iu aŭ io: li havis neniun, kiu povas priatenti la malgrandan Kristinon Z.
senatenta. Ne atentanta: senatente kunpuŝiĝi kun iu. blinda.