PIV 2026 · Artikolo 3276
★disputi
Derivaĵoj en la artikolo 5
★ disputi ntr
1 malpaci, akre diskutante: disputu komence — vi ne malpacos en fino Z disputi kun iu pri io ➞ konflikti, kvereli.
2 (arĥaismo) = diskuti: pri gustoj oni disputi ne devas Z mi dezirus disputi kun Dio MT disputu pri ĉio, sed sen garantio atingi la veron Z la kunvenintoj varmege disputadis pri tio ĉi tutan vesperon Z
disputo
1 ago de disputantoj: pacienculo kvietigas disputon MT disputoj kondukas al malpaco Z la loto ĉesigas disputojn MT sin miksi en malpropran disputon MT
2 (arĥaismo) = diskuto: disputo kredigas, sed ne certigas Z por meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj kaj disputoj, mi decidis nun eldoni la Fundamenton FA
disputema facile disputanta: disputema pledanto
pridisputi tr interdisputi pri la posedo de io: ili pridisputis la unuan lokon
sendispute unuanime; ne disputante.