PIV · 1373
★aŭ
① ★aŭ. Kunordiga konj., indikanta du aŭ pliajn eblojn, k uzata:
I - unuope, por kunigi:
1 du aŭ plurajn vortojn aŭ prop-ojn, inter kiuj estas eble elekti: ĉu vi trinkos teon aŭ kafon?; Jes aŭ ne?; unu el la gasoj de la aero, la nitrogeno aŭ la oksigeno, mi ne plu memoras kiu!; ŝi perdis sian saketon en la strato, aŭ ŝi forgesis ĝin en la teatro;
2 du vortojn, kiuj estas samsignifaj k ekvivalentaj: unu el la gasoj de la aero, la nitrogeno aŭ azoto; la makropodedoj aŭ kanguruoj estas Aŭstraliaj bestoj. ☞ alinome. Rim. Post ordona prop. aŭ povas enkonduki prop-on, kiu montras la sekvon de la neobeo al la ordono: ne kriu, aŭ mi vin batos!; pardonu, aŭ vi ne estos pardonata.
II - duope, por kunigi du vortojn aŭ prop-ojn, kiuj prezentas la sole eblajn elektojn: tion permesi al vi povas aŭ la direktoro aŭ la vicdirektoro; nun, ni devas aŭ venki aŭ morti!. ☞ ĉu, jen.
III - kombineble en la esprimoj: 💻
kajaŭo. Inkluziva aŬ-funkcio.
disaŭo. Ekskluziva aŬ-funkcio.