← Reen al J

PIV · 6867

★je

je. Prep., kies senco estas nedifinita k kiun oni ĉiam povas uzi, kiam la senco ne montras klare, kia prep. konvenas. Oni trovas ĝin nun preskaŭ nur en jenaj okazoj:
ĉe la suplemento de adj. signifanta abundon aŭ senigon, aŭ montranta malfacile difineblan rilaton al la suplemento: riĉa je brutoj X; kripla, lama je unu membro X; malsana je la brusto Z; graveda je filo; libera je tiuj mankoj Z; kapabla je ĉio Z; kontenta je sia sorto Z; bonŝanca je la monludoj. pri, de;
ĉe la objekta komplemento de ag- aŭ stat-subst., por eviti la konfuzon kun la agantsignifa «de»: havi rajton je io Z; aspiro, kalkulo, klopodado, soifado, sufero de iu je io; ĉion ĉi tion elpensis la historioskribantoj pro mokado je la foririntaj generacioj Z; nekredo je Dio Z;
ĉe adjekto de horo: je la tria matene Z (sed: en la mateno, ĉe la sunleviĝo);
ĉe adjekto, esprimanta la tenatan korpoparton: ŝi eltiris je la kornaro nordan cervon Z; mi prenos vin je la mano (je via…; Kp: per la mano = per mia…); ŝi eksentis, ke oni tenis ŝin je la brako Z; konduki iun je la nazo Z; (analoge) ŝi ekfrapis per la fingroj je la fenestro Z; ŝi ekfrotis la alumetojn je la muro Z; la ŝiprompiĝulo tenas sin je tabulo Z;
ĉe mezur-adjekto, kiam la mezursuplemento estas plurvorta: vi estas certe je duono da kapo pli alta ol mi Z; mi estas je unu jaro pli juna, k tamen je kiom mi estas pli saĝa ol vi Z; ŝi retiriĝis je kelke da paŝoj Z; ili estas malproksimaj unu de la alia je tritaga vojaĝo; ĝi restis je granda distanco malantaŭen Z; ĉu la ombro iru antaŭen je dek gradoj? X; (analoge) je la unua fojo ŝi sentis larmojn Z;
ĉe diversaj objektoj aŭ adjektoj, malfacile klaseblaj: mi ne kredas je Dio Z; kredi je la senmorteco de l’ animo Z, je la fantomoj; la reĝo vetis kun li je ses berberaj ĉevaloj Z; malpaciĝinte kun sia edzino, li eksedziĝis je ŝi Z; malsaniĝi je lepro; gravediĝi je ĝemeloj; li prenas ĉion je la kalkulo k eĉ unu kopekon ne volas pagi Z; la pozon duonkuŝan ŝi ŝanĝis je pozo sida Z; mia popolo ŝanĝis sian gloron je idoloj X; ties karnon mi disŝiros je pecetoj Z; junuloj ofte suferas je absoluta manko de singardo Z. al, pri, disde, pro.