← Reen al A

PIV · 1263

aspekt/i

aspekt/i (ntr) Prezentiĝi al la vido kun ia(j) ekstera(j) eco(j): aspekti pale Z, malbele Z, sane Z, mizere Z; ĉi tiu ĉambreto aspektis nun ankoraŭ pli malgaje ol tiam Z; la gaje aspektantaj domoj Z; bele aspektas, kiam oni en societo montriĝas en uniformo Z; ŝi aspektas kiel la matenruĝo X; ho ve! ili (la literoj) aspektis preskaŭ tiel, kvazaŭ ili falpuŝiĝus super la liniojn Z; la steloj aspektis tute novegaj Z; vi aspektas tiel vire maltima! Z; akvo fluetas el la buŝo de la (bronza) besto, kiu pro maljuneco aspektas tute mallume verda Z. ŝajni.
aspekt1o
Maniero, en kiu iu aŭ io prezentiĝas al nia vido: la kamparo havis aspekton de ŝaka tabulo kun verdaj k flavaj kvadratoj B; la urbo havis aspekton kvazaŭ en festo B; ni rigardis lin, sed li ne havis aspekton, per kiu li plaĉus al ni X; ilia aspekto estis kiel aspekto de homo X; la aspekto de lia vizaĝo ŝanĝiĝis pro kolero X; la diversaj aspektoj de afero. eksteraĵo, esprimo, mieno, ŝajno.
Λ Gramatika kategorio, per kiu la lingvoj esprimas la manieron, kiel oni prezentas procezon, ĉu kun limoj (komenco, fino, rezulto…), ĉu sen limoj (daŭro, ripeto…): la kategorio de la aspekto en la verba sistemo estas karakterizaĵo de la slavaj lingvoj.
🔭 Relativa surĉiela pozicio de Suno, Luno k planedoj inter si kun elstareco: konjunkcio, opozicio ktp.
aspekte. Laŭ la aspekto: malgranda aspekte, granda intelekte Z.
alaspekta. Donanta al iu ian, bonan aŭ malbonan, aspekton: nova ĉapelo, kiu estis al li tiel bone alaspekta Z; bone alaspektaj vestoj Z.
belaspekta, bonaspekta. Havanta belan, bonan aspekton: David estis ruĝa k bonaspekta X.
veaspekta. Prezentanta suferan aspekton: havi veaspektan mienon.