← Reen al A

PIV 2020 · 1264

asperg²i

asperg2i (tr)
Θ Ŝprucigi likvon sur iun aŭ ion, por ĝin sanktigi: aspergi iun per akvo Z, per oleo Z; la rabeno aspergis per la ruĝa vino la pli junajn knabinojn Z; li aspergis per la sango la tabernaklon N.
Delikate, plurgutete surŝprucigi ion aŭ iun: aspergi florojn.
aspergilo
Ilo por aspergi: (ironie) bastonego, kiun li kunportis ĉie k nomis aspergilo G.
🍁 G. (Aspergillus) de neperfektaj, mikroskopaj fungoj, kies sporoj formas multajn ĉenojn sur preskaŭ globforma ŝvelaĵo de pedunkleto: la fungeto similas al aspergo 1 (ŝprucanta duŝilo); kosmopolita g. de ĉ. 50 sp-oj, el kiuj kelkaj grave rolas en la preparo de orientaj nutraĵoj (misoo, sakeo, sojo ks).
aspergilozo Malsano de homo k bestoj, kaŭzata de aspergiloj k ofte prezentanta pulman pseŭdotuberkulozon.