PIV · 975
apercept/o
apercept/o
1 Φ Konscia perceptado; kapablo sintezi la perceptaĵojn en la tuto de la scioj, emocioj, valoroj de individuo.
2 Ψ Fakulto organizi perceptaĵojn en epistemologie jam pretan kadron: la apercepto diferencas de la percepto per la vola elemento, kiu elektas el la diversaj sensacoj k perceptoj tion, kion ĝi volas speciale enmeti en la vidkampon.
apercepti (tr) Konsciiĝi pri informo, devenanta el la sensoj.