PIV 2026 · Artikolo 17097
efedrino
efedrino FARM KEMI alkaloido ekstraktata el efedroj, kiu dilatas la bronkojn, maldilatas la sangotubojn kaj estas uzata por kontroli la sangopremon dum anestezo aŭ por mildigi astmon. C10H15NO
pseŭdoefedrino natura izomero de efedrino, uzata kiel stimulanto aŭ kiel malkongestanto.