PIV · 3525
efedr/o
efedr/o 🍁 G. (Ephedra el efedracoj) de evoluintaj, monoikaj gimnospermoj – lianoj, arbustoj k arbustetoj – kun verdaj, fotosintezantaj tigoj, kun frue defalantaj folioj k kun 1−2-semaj ŝajnaj fruktoj aŭ membranecaj k alaj aŭ karnaj k de flavaj ĝis ruĝaj; ĉ. 40 sp-oj el Eŭropo, Afriko, Azio k Ameriko, pluraj medicine uzataj pro riĉeco en efedrino k vitamino C, i.a. la
Ĉinia efedro (E. sinica) el N Ĉinio.
efedrino ⚗ Ⓚ Alkaloido el efedro, ekstraktata i.a. el Ĉinia efedro, C10H15NO, efikanta kiel adrenalino, uzata i.a. por kuraci rinitojn.
pseŭdoefedrino. Natura optika izomero de efedrino, uzata por mildigi katarsimptomojn.