← Reen al R

PIV · 13221

real¹a

real1a
Efektive ekzistanta k kontrolebla (kontraste kun: imagata, ŝajna): unu reala objekto k ĝia bildo en spegulo; la ŝanĝiĝantaj pensoj en ŝia sonĝo akceptis la formon de realaj bildoj Z; realaj bezonoj de la popolo; la reala ĉeesto de Kristo en la eŭkaristio. objektiva.
Havanta la ecojn de ĉio materia (kontraste kun: ideala): la reala mondo (ne la terparadizo); tio estas la reala vivo (ne tiu de la romanoj ks); nia reala, proza tempo Z. praktika.
Koncernanta aĵon (kontraste kun: persona): hipoteko estas reala rajto pri konstruaĵo, bieno ks.
= reela.
reale. En reala maniero: ĉar la projekto pri Delegitoj estas ankoraŭ nur diskutota, k la societoj ankoraŭ ne alkonformiĝis al ĝi reale, tial […] Z; ĉu vi reale intencas pagi al ŝi la vojaĝon?
realo. Tio, kio efektive ekzistas, sendepende de nia perceptokapablo k konceptomaniero.
realaĵo. Io efektive ekzistanta: realaĵo, ne fabelo! B; la knabo opiniis, ke li enveturas en la landon de aventuroj, k tamen ĉirkaŭe estis nuda realaĵo Z; la sonĝo staris ankoraŭ antaŭ ŝi tiel vive, kvazaŭ ĝi estus realaĵo Z; la krudaj realaĵoj de la vivo en grandegaj urboj.
realeco. Eco de tio, kio estas reala: kredi je la realeco de la videbla mondo.
realigi. Fari ion reala: s-ro Eduardo havis simpation al mi, k li realigis tiun simpation en tia maniero Z; kiom da kandidatoj realigis sian programon, kiam ili estis elektitaj?; antaŭ ol ili komencas la realigadon de siaj projektoj [….] Z. efektivigi, plenumi.
realiĝi. Iĝi reala: mia revo komencas realiĝi Z; ĉiuj miaj deziroj realiĝis B; projektoj, kiuj de realiĝo staras ankoraŭ tre malproksime Z.
realism3o
Φ Skolastika doktrino, laŭ kiu la universalaĵoj, aŭ ĝeneralaj ideoj, havas objektivan ekziston. nominalismo.
Φ Sistemo, laŭ kiu la aĵoj, kiel objektoj de nia perceptado, havas realan ekziston. ideismo.
Doktrino, laŭ kiu la literaturo k arto devas prezenti la naturon tia, kia ĝi ekzistas, inkluzive de ĉio malbela k vulgara: la realismo de la flandra arto; la magia realismo (moderna tendenco de la sud-amerika literaturo, konsistanta en kunigo de ĉiutagaj realaĵoj, magio k popolaj fabeloj); la socialisma realismo (laŭ kiu, en USSR k socialismaj landoj, ĉiuj formoj de arto devis plenumi «socian mendon», t.e. speguli la regantajn politikajn principojn). naturalismo.
realisto. Adepto de realismo.
nereala. Ne havanta realecon: nerealaj projektoj, ambicioj. aera, iluzia, utopia, vanta.
senrealeco. Eco de io, kio ne havas realecon.
surrealismo, superrealismo
Psika aŭtomatismo, per kiu oni celas esprimi parole, skribe aŭ alimaniere la realan funkciadon de la profunda penso ekster ĉia cenzuro aŭ kontrolo de la racio, ekster ĉia estetika aŭ morala prizorgo.
Arta skolo, naskiĝinta en Francio dum la 20a jc, kiu penas apliki tiun programon.
surrealisto. Adepto de surrealismo.