PIV · 11155
objektiv²a
① objektiv2a. Kongrua kun la realeco, t.e.:
1 Efektive ekzistanta ekster la penso: Kantio neas la objektivan realecon de niaj ideoj.
2 Bazita sur senpartia esploro, sendependa de individuaj plaĉoj: objektiva raporto pri malobjektiva diskutado; malmultaj kapablas observi k juĝi objektive. ➞ subjektiva.
3 ⚕ Eltrovita de la kuracisto (kontraste al tio, kio estas deklarata de la paciento): objektivaj simptomoj; ĉe la kronika kataro de la konjunktivo la objektive trovataj ŝanĝoj estas malmulte signifaj Z.
objektiveco. Eco de iu, io objektiva: la objektiveco de niaj scioj; la aŭtoro ne deflankiĝis de la plej severa objektiveco en la prezento de la demando; kutime forestas objektiveco en ĉia agitado.