PIV · 14929
subjektiv²a
subjektiv2a
1 Φ Apartenanta, rilata al la konscianta, perceptanta aŭ pensanta subjekto, kontraste al la eksteraj aŭ realaj aferoj, al la objekto. Rim. subjekta pli taŭgas en tiu signifo (Vd subjekto 2).
2 Varianta laŭ la animstato, humoro, gustoj, vidpunktoj de unu persono: la subjektivaj simptomoj pleje estas karakterizaj Z; tia kritiko estas pure subjektiva, sekve ne havas ĝeneralan valoron. ☞ objektiva, senpartia.
subjektiveco. Eco de iu, io subjektiva 2.
subjektivismo. Doktrino, laŭ kiu ni ne ekkonas la objektojn, kiaj ili estas en si mem, sekve ne ekzistas objektiva kriterio de vereco.
subjektivisto. Adepto de subjektivismo.