PIV · 11055
nominal³a
nominal3a
1 Posedanta nur la nomon, sed ne la rajton aŭ efektivan povon: nominala ĉefo; nominala aŭtoritato (kiun oni ne obeas en la praktiko).
2 Surskribita sur la koncerna dokumento sed tute aŭ parte neefektiva: nominala valoro de monero; kalkuli la ekstereŭropajn (poŝtmarkojn) por 4/5 de ilia nominala kosto Z; nominala kurzo de papero; vendadi librojn laŭ la kosto nominala Z (ne enkalkulante la sendokostojn); membroj, kiuj ekzistas nominale sur la papero, sed nenion faras Z. ☞ fikcia, formala, aĝio.
nominalismo Φ Doktrino, laŭ kiu la ĝeneralaj ideoj estas nur nomoj, k ne posedas ian realan ekziston. ☞ realismo.
nominalisto. Adepto de nominalismo.