← Reen al F

PIV · 4695

formal²a

formal2a
Rilata al la formo, sed ne al la esenco de la afero, laŭforma, priforma: mia demando estas nur formala, sed ne tuŝas la principon; la reformistoj traktadas tiun principon tro formale Z; la formalaj diskutoj ne interesas min.
Laŭkutima, laŭregula, laŭleĝa, konforma al konveneco, al dececo: formala kontrakto B; prezenti formalan raporton Z; li plenumis ĉiujn formalajn detalojn de la edziĝa ceremonio.
Farita laŭ ceremonia formo: formala vizito; formala akcepto de vizitantoj; poste okazis neformala festo k balo.  etiketo.
Plenprecize esprimita, en preciza formo, plenforma, nepra: formala ordono, devo, volo, rajto; oni deziras formale vian opinion.
formalaĵo. Precize difinita maniero, formo, laŭ kiu oni devas agi por obei la kutimon, regulon, leĝon: mondumaj, juraj formalaĵoj.
formalema. Inklina esti formala 2 k 3.
formalismo Z. Tro pedanta atento k obeo al la formalaĵoj.