PIV · 4254
fakt¹o
fakt1o. Io, kion oni scias reale ekzistinta aŭ ekzistanta: E. estas fakto, kiun oni povas ŝati aŭ ne, sed kiun oni ne povas nei B; kio estas tute simpla, plej ordinara fakto en la mondo Z; la belaj grandaj teorioj estas ofte detruataj de malbelaj etaj faktoj; oni devas antaŭe ekkoni ĉiujn faktojn de la afero; ne ekzistas terno sen nazo, nek fakto sen bazo Z; la kritiko […] ĉiam estas saĝa… post la fakto Z.
fakta. Reale ekzistanta: fakta vero (kontraste al deduktita), fakta potenco, agnosko (kontraste al jura ks).
fakte. Tute konstateble: li ne venis, ĉar, fakte, li estas malsana.