← Reen al P

PIV · 12755

★princ/o

princ/o
Estro de malgranda regno, feŭdulo de reĝo aŭ imperiestro: la princo de Monako B; la renesancaj italaj princoj.
Membro de reĝa aŭ imperiestra familio, k speciale reĝido: la Princo de Kimrujo; bela, kiel princo devas esti Z; fabelprinco. daŭfeno.
Nobelo, ranganta ĝuste sub aŭ super duko, laŭ la landoj k la epokoj: krono de princo; la Princoj-Elektistoj de la Rom-Germana Imperio.
(f) La plej eminenta persono: princo de la poetoj, de la mensogantoj ktp. arki/, ĉef/, proto/.
Titolo de diversaj unuarangaj personoj: la Princo de la Paco (Jesuo); la Princo de la mallumo, de ĉi tiu mondo (Satano); la Princo de la apostoloj (Sankta Petro); la princoj de la Eklezio (kardinaloj).
princa. Rilata al princo(j): princa kaprico, lukso; princa promeso Z.
princeco
Titolo k rango de princo.
La tria el la ĥoroj de la anĝeloj.
princino. Filino de reĝo aŭ edzino de princo.
princujo, princolando. Lando, regata de princo 1.
princo-edzo. Viro, kiu, estante edzo de reĝino, ne estas mem reĝo.
princedzino. Edzino de princo.
kronprinco. Princo, heredonto de la trono.
sangoprinco. Tiu, kiu devenas de reĝo laŭ la virseksa flanko.