PIV 2026 · Artikolo 10083

★meĥaniko

Litero M★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 8
  1. meĥanika
  2. meĥanikig/i
  3. meĥanikism/o
  4. meĥanikist/o
  5. aplik/at/a meĥaniko
  6. ĉielmeĥaniko
  7. kvantummeĥaniko
  8. telemeĥaniko
★ meĥaniko
1 parto de fiziko, kiu pritraktas la ekvilibron, la movojn de la korpoj kaj la fortojn, kiuj efikas sur ili. ➞ dinamiko, kinematiko.
2 parto de meĥaniko 1, kiu rilatas al maŝinoj, aparatoj kaj iloj utiligantaj meĥanikajn fenomenojn. Sin. aplikata meĥaniko.
3 TEKN MUZI tuto de la moveblaj pecoj, kiuj transdonas la premon de la fingro al la kordoj (de piano, klaviceno k.s.) aŭ al la klapoj (de akordiono, orgeno k.s.)
Sin. mekaniko.
meĥanika
1 rilata al meĥaniko: meĥanika problemo meĥanika leĝo
2 (figurasence) farata per maŝino: meĥanika fabrikado meĥanika laboro B
Sin. mekanika.
meĥanikigi meĥanizi: ili meĥanikigos kaj laŭpaŝe maldungos MD
meĥanikismo FILO teorio, laŭ kiu ĉiuj fenomenoj de la vivo povas ricevi meĥanikan klarigon. Sin. mekanikismo.
meĥanikisto specialisto pri meĥaniko 1 kaj meĥaniko 2: kiu okupas sin je meĥaniko, estas meĥanikisto FE Sin. mekanikisto. ➞ fizikisto, maŝinisto.
aplikata meĥaniko FIZI meĥaniko 2. Sin. aplikata mekaniko.
ĉielmeĥaniko ASTR teorio de la movoj de astroj. Sin. ĉielmekaniko.
kvantummeĥaniko FIZI parto de fiziko, kiu priskribas la naturon je la nivelo de atomoj kaj malpli grandaj partikloj. Sin. kvantummekaniko.
telemeĥaniko teĥniko, per kiu oni komandas je granda distanco meĥanikan agon pere de elektraj ondoj. Sin. telemekaniko.