PIV · 3170
dinamik²o
dinamik2o ☐ Parto de la mekaniko pri la rilatoj inter la fortoj k la movoj, kiujn ili produktas. ☞ statiko.
aerodinamiko. Parto de la mekaniko, rilatanta al la fenomenoj, estigataj de ĉia relativa movo inter iu korpo k la ĉirkaŭanta aero.
elektrodinamiko. Parto de la fiziko pri la reciproka efiko de elektra k magneta kampoj.
kvantumkromodinamiko. Kampteorio, pri la forta nuklea interago.
termodinamiko. Parto de la fiziko (k fizika kemio) pri la rilatoj inter fenomenoj termikaj k aliecaj (speciale ankaŭ mekanikaj).