PIV · 10094
mekanik⁸o
mekanik8o
1 Parto de la fiziko pritraktanta la ekvilibron, la movojn de la korpoj k la fortojn, kiuj efikas sur ili. ☞ dinamiko, kinematiko.
2 Tiu parto de la mekaniko, kiu rilatas al maŝinoj, aparatoj, iloj, utiligantaj la mekanikajn fenomenojn. Sin. aplikata mekaniko.
3 Ⓣ 𝅘𝅥𝅰 Tuto de la moveblaj pecoj, kiuj transdonas la premon de la fingro al la kordoj (de piano, klaviceno ks) aŭ al la klapoj (de akordiono, orgeno ks).
aplikata mekaniko ☐ Mekaniko 2.
mekanika
1 Rilata al la mekaniko en la ĝenerala aŭ limigita senco: mekanika problemo, leĝo.
2 (f) Farata per maŝino: mekanika fabrikado; mekanika laboro B.
mekanikismo Φ Teorio, laŭ kiu ĉiuj fenomenoj de la vivo povas ricevi mekanikan eksplikon.
ĉielmekaniko 🔭 Teorio de la movoj de astroj.
kvantummekaniko ☐ Fizika teorisistemo, priskribanta la naturon je la nivelo de atomoj k malpli grandaj partikloj.
telemekaniko. Tekniko, per kiu oni komandas je granda distanco mekanikan agon pere de elektraj ondoj.