← Reen al K

PIV · 7040

kabinet⁵o

kabinet5o
Ĉambro, destinita al intelekta laboro: kabineto de kuracisto B, oficisto; antaŭ la apero de E. multaj asertis, ke lingvo ne povas esti kreita arte en la kabineto de instruitulo Z; jen la kabineto destinita por la lernado de mia filino Z. studejo.
Speciala ĉambro, kie oni ekspozicias sciencajn aŭ artajn kolektojn por studo: kabineto de naturaĵoj. galerio.
Σ Kolektiva aŭtoritato, konsistanta el la ministroj, kunvenantaj sub la estreco de la ĉefo de la registaro (ĉefministro aŭ prezidento), k ricevanta la respondecon de la ekzekutivo antaŭ la parlamento aŭ antaŭ la ŝtatestro: la kabineto demisiis.
kabineta. Rilata al kabineto:
1, 2 kabineta pordo Z; la natura indiferenteco de la mondo por kabinetaj provoj Z;
kabineta kunveno; kabineta ataŝeo.