PIV 2026 · Artikolo 6093

hipotezo

Litero H

hipotezo
1 FILO nepruvita supozo, provizore akceptita por klarigi kaj komprenigi konstatitajn faktojn, sed kontrolota per pluaj eksperimentoj: scienca hipotezo plej ofte konsistas en la supozo de nekonata leĝo, de kiu oni devenigas eksperimentotajn konkludojn tiu ĉi hipotezo havas jam signifon nur historian FK
2 MATE supozo.
3 MATE konjekto: la hipotezo de Rimano
hipoteza rilata al hipotezo: tio estas danĝero nur hipoteza
hipotezi tr allasi ion kiel hipotezon. ➞ supozi, imagi.