PIV · 15887
★trakt/i
★trakt/i (tr)
1 Diskuti pri la kondiĉoj de iu afero, por finveni al interkonsento: trakti kun la venkinto pri la paco B; trakti negocon kun iu; mi scias ja, ke kun virin’ mi traktas Z; trakti kun ia ekstera institucio pri reformoj la L. K ne havas la rajton Z; se la L.K. decidos ke ni devas trakti kun la Delegacio […] Z; li estis sendita, por trakti pri la aĉeto Z.
2 Tia- aŭ ali-maniere agi, konduti kontraŭ iu aŭ io: ĉu riĉeco donas rajton trakti ofende tiujn, kiuj ĝin ne posedas? Z; alie la mondo traktus ŝin pli severe Z; trakti iun kiel krimulon; la kongreson mi ĉiam traktas ne kiel diskutantan k decidantan, sed nur kiel donantan sian sankcion Z; ili montras per tio, kiel malserioze ili traktas la aferon Z; trakti la E-ismon kiel ideon Z; trakti serioze sian taskon Z; hom’, kial traktas tiel vi la arton? K. ☞ preni, konsideri, rilati.
3 Metode esplori, disvolvi k klarigi temon: tiun problemon oni povas trakti en diversaj manieroj; Z. traktis la psikologian flankon de la antisemitismo, sed ne ĝian sociologian aspekton; estis tro longe trakti ĉi tie tian aferon, mi sendos mian opinion pri la traktotaj punktoj Z; (analoge) la teatraĵo traktis pri du geamantoj Z; la verko traktas precipe pri pedagogio.
4 Modifi per fizika aŭ psika rimedo: ⚕ trakti malsanulon per antibiotikoj; la psikiatro traktis la pacienton per hipnota metodo; Ⓣ oni povas solvi la substancon, traktante ĝin per acido; trakti metalon per varmigado, martelado.
trakto, traktado. Ago, vortoj de iu, kiu traktas:
1 ĉia traktado kun la Delegacio estas nun ne ebla Z;
2 ni ne povis elteni tian traktadon de la flanko de tiaj malkleruloj;
3 la traktado de la unua problemo estas tre supraĵa k maldetala;
4 traktado de iaj formoj de frenezo per kemiaj produktoj.
traktadi. Daŭre aŭ ripete trakti:
1 la plej bona estos, ke vi ĉesos traktadi kun la firmo Z;
2 ili nin ĉiujn traktadis kiel senvalorajn bestojn Z; ili traktadis ŝin kiel sian propran infanon Z.
traktaĵo. Verko, en kiu oni traktas demandon: la traktaĵoj de Z. pri homaranismo.
ektrakti. Komenci traktadon kun kontraŭa partio, anaro, armeo ks.
intertrakti (ntr) Trakti inter pluraj personoj aŭ partioj: nu, ni reciproke intertraktu! Z; ili postulos de ni tian saman intertraktadon Z.
pritrakti. Trakti 3: la temo estis jam plurfoje pritraktita.
datentraktilo 💻 Procesoro.