PIV 2026 · Artikolo 15888

traktato

Litero T

traktato
1 JURO skribita interkonsento inter du ŝtatoj aŭ aro de ŝtatoj: la ekvalidiĝo de la Traktato pri Eŭropa Unio JSM komerca traktato inter Usono kaj Japanujo Traktato pri la Limigo de Strategiaj Armiloj ➞ NATO.
2 = (prefere) traktaĵo: tio ĉi postulus tutan vastan traktaton Z
traktataro kolekto de traktatoj pri certa temo: hodiaŭ ni parolas pri la Antarkta Traktataro, t.e. pri internaciaj interkonsentoj kaj konvencioj, kiuj estis subskribitaj surbaze de la unua traktato JHa
pactraktato traktato inter du aŭ pli da malamikaj partioj por formale fini militon inter si: la pactraktato estis subskribita, sed ankoraŭ ne ratifita Egiptujo forlasis la batalon kaj en 1979 subskribis apartan pactraktaton kun Israelo MD