← Reen al P

PIV 2020 · 12354

plastid/o

plastid/o 🍁 Organeto de vegetaĵaj ĉeloj, kun duobla membrano k propra DNA: ĉiu plastido naskiĝas per dividiĝo de jam estanta plastido. mitokondrio.
plastidaro. Tuto de la plastidoj de ĉelo.
amelplastido. Plastido riĉa je amelo, ekz. ĉe terpomoj, semoj de cerealoj.
klorofilplastido. Kloroplasto.
karotenplastido. Plastido kun karotenoidaj pigmentoj, de flava ĝis ruĝa. Sin. kromoplasto.
praplastido. Eta plastido, el kiu diferenciĝas aliaj plastidoj, ekz. amelplastidoj.