PIV 2026 · Artikolo 12355

plastiko

Litero P

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. plastika
  2. plastike
  3. galvan1oplastiko
plastiko arto reprodukti la formojn de objekto. ➞ plasto.
plastika tiel same impresanta, kiel la originalaĵo:plastika impreso ➞ klarbilda.
plastike laŭ plastika maniero: ju plastike tamen li imagis la perfidecon de Kama, des pli forte li deziris ŝin B ĉio staras klare kaj plastike antaŭ mia animo Z la silueto de la parlamentejo plastike reliefiĝas kontraŭ la vespera ĉielo plastike esprimi ion plastike kaj emocie priskribi la mizeran situacion de iu B ➞ draste, vive.
galvan1oplastikoTEKN procedo, laŭ kiu oni elektrolize kovras objekton per maldika tavolo aŭ reliefo da metalo. ➞ galvanizado.