← Reen al P

PIV · 12352

plast⁸o

plast8o Ĉiu modlebla aŭ ŝpinebla artefarita organika polimera substanco, ekz. bakelito, celuloido, nilono, polistireno ks: plasta telero, mantelo, karoserio.
plasta. Rilata al plasto: plasta sulfuro (modifaĵo de sulfuro kun ecoj de plasto).
plasteco. Eco de plasta materialo.
plastigi. Transformi en plaston.
plastigaĵo Substanco, uzata por plastigi materialon: ftalatoj, ekz. p-di(2-etilheksil)ftalato estas plastigaĵoj; plastigaĵoj por kaŭĉuko, celulozaj lakoj ktp.
plastizi. Tegi per plasto.
plastizilo. Maŝino por tegi per plasto paperajn dokumentojn.
vitroplasto Malmola k travidebla plasto, varmastate aliformebla, ofte uzata anst. vitro pro nerompebleco.