PIV · 10998
nilon⁸o
nilon8o Ⓚ (kn) Poliamida rezino, uzata ĉefe por fari fortikajn teksaĵojn (ekz. paraŝutojn, dorsosakojn) k ŝnurojn, k silkecajn trikaĵojn (ekz. ŝtrumpojn): nilono 6 (poli-6-aminoheksanata acido), nilono 46 (simetria poli-(1-4-diaminobutano, 1-6-heksandiata acido)); neĉifebla nilona korsaĵo; nilonhara broso. ☞ orlono, rajono, viskozo.