PIV 2026 · Artikolo 16667

viskoza

Litero V

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. viskozo
  2. viskozaĵ/o
  3. viskozec/o
viskoza FIZI malfacile fluanta, siropeca kaj alteniĝema, kiel la fruktosuko de visko: en la siteloj restis nur viskoza maso JLi Sin. viskeca. ➞ viskozmezurilo.
viskozo
1 ĉe fluido aŭ gaso povo de rezisto al ŝanĝo en la aranĝo de la molekuloj: grado de viskozo ➞ puazo, stoko.
2 = (prefere) viskozaĵo.
viskozaĵo
1 viskoza afero aŭ substanco.
2 TEKN viskoza oranĝe bruna solvaĵo de celulozo, uzata en la fabrikado de rajono kaj celofano.
viskozeco stato de io viskoza.