← Reen al V

PIV · 16664

visk¹o

visk1o 🍁 G. (Viscum el viskacoj) de duonparazitaj arbustetoj, kreskantaj sur k nutriĝantaj el la branĉoj de diversaspeciaj arboj per suĉorganoj, kun verdaj, klorofilaj, dikotomaj branĉoj, kun folioj kontraŭe duopaj aŭ alternaj, kelkfoje nulaj, kun unuseksaj, 3−4-nombraj floroj k kun blankaj beroj enhavantaj gluecan sukon; ĉ. 65 sp-oj el la Malnova Mondo.
blanka visko, ordinara visko. Sp. de visko (V. album) el Eŭropo k U Azio, parazita ofte al poplo, pomarbo, migdalarbo k pino, malofte al kverko, tradicie uzata en Anglio dum la Kristnaska festo k ĉe Novjaro en aliaj landoj; la planto entenas antikancerajn substancojn medicine uzatajn.
viskeca. Viskoza.
Amerika visko. Foradendro.