PIV 2026 · Artikolo 4684
foradendro
foradendro BOTA duonparazita arbusteto, kiu kreskas sur branĉoj de arboj; el tropika kaj mezvarma Ameriko. genro Phoradendron ➞ santalaco.
amerika foradendro foradendro kun blankaj beroj, en Nord-Ameriko tradicie uzata same kiel visko dum la kristnaska festo. specio Phoradendron leucarpum Sin. amerika visko.