PIV 2020 · 13846
santal¹o
santal1o 🍁 G. (Santalum el santalacoj) de duonparazitaj arboj kun daŭremaj, ĝenerale kontraŭe duopaj folioj k kun floroj en akselaj aŭ apeksaj panikloj; ĉ. 25 sp-oj hejmaj de Hindio k Malajzio ĝis Aŭstralio k Havajo, i.a. la
blanka santalo (S. album) el Hindio, kun malmola, ne putrema ligno (blanka santalligno) utiligata por luksaj varoj, ekz. lignoskulptaĵoj, k por ekstrakti esencon uzatan farmacie k por parfumoj.
santalino Ⓚ Koloraĵo, ekstraktata el santalligno.
santalolo Ⓚ Ĉefa substanco de santalesenco, miksaĵo el du izomeraj seskviterpenaj alkoholoj, C15H24O.