← Reen al P

PIV · 12353

plasti/o

plasti/o Operacio, destinita ripari organon koncerne ties formon aŭ funkcion: rinoplastio, gastroplastio, torakoplastio (desekco de unu aŭ pluraj ripoj, por estigi ŝrumpon de pulmo, tiel ke tuberkulozaj lezoj povu pli facile resaniĝi).
plastia. Rilata al plastio: plastia kirurgio.
plastieco. Propreco de la histoj modifi siajn formojn laŭ la cirkonstancoj.