PIV 2026 · Artikolo 17371
ĥirurgio
Derivaĵoj en la artikolo 3
ĥirurgio MEDI
1 medicina fako, kiu pritraktas la kuracadon de malsanoj per operacioj.
2 arto kuraci malsanulojn per operacioj.
Sin. kirurgio. ➞ ĥirurgo, neŭroĥirurgio. ĥirurgia rilata al ĥirurgio; kuracebla per ĥirurgio: ĥirurgiaj instrumentoj (figurasence) ĥirurgia kolo de humero mallarĝa parto de la humero ĉe la ŝultro, ofte rompita collum chirurgicum Sin. kirurgia.
plastia ĥirurgio ĥirurgio, kiu celas ŝanĝi la formon aŭ funkcion de organo. ➞ plastio.
psikoĥirurgio kuracado de iaj psikaj malsanoj per neŭroĥirurgio. Sin. psikokirurgio.