PIV · 6409
★-il/
① ★-il/.
I - Suf. signifanta ĝenerale «tio, kio servas por efektivigi ion» t.e.:
1 instrumento (objekto aŭ substanco): buterigilo, detruiloj, direktilo, fajlilo, gladilo, glitilo Z, haltigilo, iluminilo, klakilo Z, kolorigilo Z, kombilo Z, korktirilo Z, kuracilo Z, ludilo Z, pendigilo, pezilo Z, pikilo, riglilo Z, ruĝigilo Z, ŝlosilo Z, ŝprucigilo, ŝraŭbturnilo, tranĉilo Z, verŝilo, viŝilo Z ktp; per hakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo ni kudras, per tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas Z; kavaliro sen armiloj estas birdo sen flugiloj; lumilo ne lumigas sian bazon;
2 aparato: pafilo Z, pesilo Z, veturilo Z, komputilo, presilo, televidilo, tajpilo. ☞ -ator/, uzaĵo. Rim. 1 Iuj il-vortoj havas malprecizan sencon: manĝilo (telero, kulero, tranĉilo, forko k.a.), lumilo (torĉo, kandelo, gasbeko, elektra lampo…), pafilo (karabeno, fusilo, revolvero, pistolo…), militilo (ĉio ajn, kio servas por militi) ktp. Oni uzu laŭnecese la precizajn terminojn. Rim. 2 Iuj il-vortoj estas tradicie uzataj nur en la senco 1 (ekz. kudrilo). Kompleksa instrumento estas alie nomata (ekz. kudromaŝino).
4 formularon aŭ dokumenton: aliĝilo, abonilo, demandilo, invitilo, legitimilo, identigilo.
5 komputilan programon: redaktilo, interpretilo, tradukilo.
6 ian ajn rimedon: komunikilo; la sola ebla solvilo de la problemo Z; al malvero ne mankas kovrilo Z; plendilo Z; suferilo Z; terurilo Z, ktp.
II - Memstare uzata morfemo, montranta plej simplan, ĝeneralan helpilon aŭ laborilon, por fari ion:
ilo. ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro Z; ilo ne devas fariĝi celo; ŝi devis (lerni), se ŝi ne volis, ke el ŝiaj manoj elfalu ilo de laborenspezado Z. ☞ aparato, instrumento, maŝino.
ilaĵo 💻 Ilprogramo.
ilaro. Tuto de la laboriloj de laboranto, teknikisto, metio, fabriko: kuireja ilaro Z; ilaro por desegnado Z; ilaro de pentristo, aŭtoriparejo. ☞ garnituro, ekipaĵo.
ilujo. Ujo, en kiu oni konservas ilo(j)n. ☞ ilkesto.