PIV 2026 · Artikolo 86

adapti

Litero A

Derivaĵoj en la artikolo 8
  1. adapto
  2. adaptad/o
  3. adaptaĵ/o
  4. adaptiĝ/i
  5. adaptiĝ/o
  6. adaptil/o
  7. readaptad/o
  8. retin/a adaptiĝ/em/o
adapti tr konformigi ion aŭ iun al specialaj celoj aŭ kondiĉoj: adapti robon al la figuro adapti ĉambron al nova uzo la homoj adaptas la naturon al siaj bezonoj ELa tradukanto devas plene adapti sin al tiu lingvo en kiun li tradukas MalR adapti la formon de sia parolado al la situacio ILa adapti romanon al la ekrano adapti poemon al ario adapti teatraĵon ĝin modifi al filmado aŭ por alikultura publiko li adaptis verkojn de Antonio Vivaldi por la orgeno FGR Sin. alaranĝi. ➞ akomodi, alĝustigi.
adapto, adaptado
1 ago de iu, kiu adaptas.
2 FOTO konformigo de teatraĵo, novelo aŭ romano al filmado.
adaptaĵo io kreita per adapto: ekzistas pluraj adaptaĵoj de la teatraĵo «Volpono»
adaptiĝi iĝi adaptata: ili iom post iom adaptiĝis al la novaj cirkonstancoj ILa adaptiĝu al la vivo, kia ĝi estas SEn la organismo rigidiĝas kaj perdas la kapablon adaptiĝi al la evoluanta medio CPi
adaptiĝo ago adaptiĝi: dank’ al adaptiĝo al la cirkonstancoj, la samjare reorganizita «neŭtrala» Movado sukcesis ĝui iom da subteno ULi ni provos solvi la problemojn per ambaŭflanka bonvolo kaj per reciproka adaptiĝo OE EKOL adaptiĝo al ekstrema medio
adaptilo
1 KEMI en distilado ricevilo ĉe la fino de kondensilo 1.
2 ELEK TEKN aparato, organo, cirkvito aŭ elemento de cirkvito, aldonita por adapti alian aparaton al antaŭe neintencitaj uzoj.
3 TEKN tubopeco pli larĝa aŭ pli mallarĝa ĉe unu fino, por kunligi du tubojn de malsamaj diametroj.
readaptado MEDI forigado de la sekvoj de akcidento, operacio k.s., kun la celo denove adapti la suferinton al normala vivo kaj profesia aktiveco.
retina adaptiĝemo MEDI la kapablo de la retino adaptiĝi al malsamaj lumintensoj.