PIV · 11412
★ordon/i
★ordon/i (tr) Estre esprimi al iu sian volon, ke li/ŝi faru ion: sendito nur portas: kion oni ordonis, li raportas Z; la kuracisto ordonis al mi ripozon, ordonis min al la lito; al la popol’ ordonu trankviliĝi Z; li ordonis al la malpura spirito eliri Z; la reĝo ordonis venigi al li la reĝinon X; la reĝo ordonis proklami en sia regno jenon X; tiel la Eternulo ordonis fari X; ordonu al li, ke li ne babilu Z; ordonita kiso havas guston maldolĉan Z; estas ordonite, ke ĝi hodiaŭ vespere venu por kanti Z; (abs) ekzemplo proponas sed ne ordonas Z; kiam forto ordonas, leĝo pardonas Z (al potenculo; ĉio permesatas); pli facile estas ordoni, ol oron doni. ☞ dekreti, dikti, instrukcii, regi, obeigi. ➞ irigi, vindo, mano, laŭ.
ordono. Esprimo de ies estra volo: bezono estas plej forta ordono Z; deziro k inklino ordonon ne obeas Z; mi restas tie ĉi laŭ la ordono de mia estro Z; respekti Z, observi Z, forĵeti Z ies ordonon; disdoni ordonojn al servantinoj Z; la ordono estas plenumita Z; ricevi la ordonon ion ludi Z; ordono plej severa, ke oni tuj dehaku al mi la kapon Z; la blanka Kristo, kies ordono estis la amo Z; ✉ pagu al la ordono de…; (f) akvaj ondoj, dependantaj de la ordonoj de la ventoj Z; ב la Dek Ordonoj (de Javeo al Moseo; ➞ tabelo); ☸ la Kvin Ordonoj (de Budho: ne drinki, ne mensogi, ne adulti, ne mortigi, ne ŝteli).
ordona. Esprimanta ordonon: ordona tono, rigardo, vorto; la ordona modo Z (volitivo).
ordonema. Inklina donadi ordonojn.
ordonitaĵo. Io ordonita.
kontraŭordono. Nuligo de antaŭe donita ordono.