PIV · 3377
★dot/o
★dot/o. Havaĵo, kiun edzino havigas per la edziĝo al sia edzo, aŭ edzo al sia edzino: bela vizaĝo estas duono da doto Z; doto koron ne varmigas Z; sendota filino.
dota. Rilata al doto: dotaj havaĵoj; ricevi dote Z; doni dote al iu Z.
★doti (tr)
1 Doni doton al iu: li riĉe dotis sian nepinon.
2 (f) Havigi iajn kvalitojn: naturo lin dotis per lirika temperamento, per tre saĝa spirito. ☞ beni, favori.
dotaĵo. Tuto de la tolaĵoj, kiujn junulino alportas kiel doto: dum la somero vi devas kudri vian dotaĵon Z.
naturdotita. Ĝuanta donojn de la naturo, ne de la kulturo: kiel riĉe mi estas naturdotita! diris la lekanto Z.