PIV · 1811
★ben/i
★ben/i (tr)
1 Θ Solene alvoki dian favoron sur (iun, ion): Isaak alvokis Jakobon k benis lin X; la patro, mortante, benis siajn infanojn; pastro benis la ŝipon; ne malbenu la popolon (hebrean), ĉar ĝi estas benita X; benata estu la frukto de via ventro! N; kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita Z.
2 (pp Dio ks) Aparte favoradi: kiu sian langon katenas, Dio lin benas Z; Dio donis k benis, sed diablo forprenis Z; Dio benis la sepan tagon Z (faris ĝin bonaŭgura); Dio benis vin per lerteco Z; viaj benantoj estu benataj! Z; venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon! N; (f) milda lando, benata de la naturo.
3 (f) Respekte danksenti al (iu, io): la nepoj nin benos, se ni pacience eltenos Z; la posteuloj benos nian memoron Z; (poeto), kies trezorojn benas la mondo Z.
beno
1 Ago aŭ vortoj de benanto: beno de iu al iu; donaci benon Z; okulo de mastro pli ol beno de pastro Z.
2 Favoro de Dio: bona infano estas beno de Dio Z; la Plejpotenculo benos vin per benoj (fekundigo) de la mamoj k de la utero! X.
3 (f) Io, kio feliĉigas, sukcesigas: el peno iĝas beno; ili sentis la benon de paco; ordo estas beno por ĉiu entrepreno Z.
bena, benplena. Alportanta benojn: bena krono Z; horo matena estas horo bena Z; ŝi, kiel la benplena feino de la domo, ame ridetadis al la edzo Z.
forbeni. Forigi per la efiko de beno: forbeni al iu la pekojn X.
★malbeni
1 Θ Alvoki la dian malfavoron sur iun aŭ ion: vi volas, ke mi malbenu mian filon? X; potenculojn ne malbenu X; rabeno, jen forvelkis la figarbo, kiun vi malbenis N; malbenita estu, kiu kuŝas kun sia bopatrino! X; estu malbenitaj, ke vi festenas ĉe luksaj tabloj! X.
2 (pp Dio) Destini al senfina damno: Mi ne plu malbenos la teron pro la homo X; pendigito estas malbenita antaŭ Dio X; for de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron! N.
3 (f) Solene deklari malbonaŭgura, malfeliĉiga: Ijob malfermis sian buŝon k malbenis sian tagon X (de naskiĝo); malbenita lando B; malbenita estu la intergenta malamo! Z.
malbeno
1 Ago aŭ vortoj de malbenanto: doni malbenon al iu Z; ĵeti malbenon sur ion; sur vin falos la malbeno Z; vi deŝarĝos la malbenon de lia kapo Z; du mastrinoj ĉe unu kameno neniam vivas sen reciproka malbeno Z.
2 Malfeliĉo rezultanta el tiuj vortoj: malbeno al ili! B; pro tio malbeno konsumis la teron X; kaŝu malbenon k faru bonan mienon Z (fari el neceseco virton).