PIV 2026 · Artikolo 1810
bemolo
bemolo MUZI kromsigno (♭), kiu malaltigas la tonon je duonduto. ➞ dieso, naturigilo; alteracii 2.
bemola rilata al bemolo: B bemola
dubemola rilata al dubemolo: en tempera gamo B dubemola sonas kiel A natura
dubemolo kromsigno (𝄫), kiu malaltigas la tonon je unu plenduto.